Vjaĉeslav Slavik Ivanov

En la eksa ejo de esperantista societo Espero, Peterburgo, Aprilo 2003. Fotis N. Koĵevnikova

Skize

Nomo laŭ latinskribaj oficialaj dokumentoj: Viatcheslav Ivanov

Nomo per Esperantaj literoj: Vjaĉeslav Gennadjeviĉ Ivanov

Nomo laŭ UEA-membrokarto (mi ŝatas): Vjaĉeslav Slavik Ivanov (slvk-q)

Retpoŝta adreso: v.ivanov ĉe amikeco punkto ru

Naskiĝis: 1978-05-20, urbo Vladikavkaz, Norda Osetio, RSFSR (nun Rusio), Sovetunio.

Aktuala loĝurbo: Sankt-Peterburgo, nord-okcidenta Rusio

Korligita, edziĝinta, patro de filinoj Marija (nask. en ’05) kaj Miroslava (’15).

Gepatra lingvo: la rusa.

Aliaj lingvoj parolataj: Esperanto, la oseta, la angla, iugrade ankaŭ la bulgara, la finna, la franca kaj la pola.

Laste vidita ĉe: Universala Kongreso en Roterdamo, julio 2008; Rusia Esperantista Kongreso en Peterburgo, majo 2010.

Pli detale

E@I

Okupo(j): Studis post-diplome en la filologia fakultato de la Peterburga Ŝtata Universitato, samloke aliĝis al jarlonga kurso pri ĵurnlalismo („Redaktado kaj aspektigo en amaskomunikiloj“) kaj finis ĝin sukcese en 2007. Laboris en programista firmao (kvazaŭintelektaj babil-sistemoj) kaj instruis informadikon en PŜU kaj „Kanada Kolegio“. Nun instruas Esperanton, umas pri retaj projektoj, komercaj kaj ne (vidu plej sube la listeton).

Instruado: Kiel aŭtodidakto, mi longe kredis, ke oni ne instruu Esperanton, nur rakontu pri ĝi. Alfrontinte pli ol centon da demandoj „do, kie mi lernu ĝin?“ mi decidis ekinstrui ĉeeste — mi dankas pri tio la Peterburgan Centron de Greka Kulturo, kies ĉefo kontaktis min kaj proponis tian kurson de Esperanto kadre de projekto pri instruado de „malpli banalaj“ lingvoj. Normale mi gvidas samtempe du grupojn po 2-5 personoj, dum lecionoj mi uzas ion ajn dum la bazo estas la lernolibro de „Zagreba metodo“. Ekde 2016 mi ankaŭ instruas rete per italki.

Movade: „ikso“, partopreninto de tri E@I-seminarioj, eks-estrarano de E@I; membro de UEA kaj (ekde 2006) REU; REJM-komitatano; LKK-ano de IJK-2004; redaktoro de ruslingva informilo „Esperanto novosti“, administranto de la forumo (foje perceptata en ruslingva interreto kiel „la ĉefa esperantista forumo“) en tiu paĝaro-informilo. Somere de la jaro 2004 por trijara periodo mi estis elektita B-komitatano de UEA (vidu mian oficialan paĝon pri tio). Mi ne rekandidatiĝis por la dua periodo, ĉar ne estis certa, ĉu mi povos veni al iu el la proksimaj Universalaj Kongresoj (parte pro tiu mia decido la elekto de B-komitatanoj estis senvoĉdona: ĉiuj proponitoj enposteniĝis).

Lingvaj festivaloj: en Sankt-Peterburgo okazis jam dek lingvaj festivaloj, de kiuj mi estas la ĉefa organizanto (kun amikoj kaj familianoj). La festivalo strebas subteni lingvan diversecon, informi pri ĝin, kaj krome videbligas Esperanto-movadon en la urba nivelo pere de senpaga kleriga evento. Legu pli en la rusa kaj en Esperanto.

Interesoj: Esperanto, la finna lingvo (mi lernis ĝin ekde januaro 2008, ekde 2009 malpli aktive), aliaj lingvoj (homaj ĉefe), Finnlando kaj Bulgario, vojaĝoj al novaj lokoj, biciklado, montarumado (sen troaj ekstremaĵoj), komputiloj (mia Athlon II, ekzemple), reta babilado kaj (kun-)kreado (nelaste en Vikipedio).

Literature

„Rinocera Tamburo“ — ironi-erotika novelo de Irakli Kvirikadze, kiun mi elrusigis en la jaro 2001. La unua premio de literatura konkurso "Saliko" (2002): mi eĉ ricevis tradician en tiaj okazoj "libran premion" kaj oni aplaŭdis en la halo. :) Ekde tiam mi ne multe aktivis pri literaturo en Esperanto.

Farita de mi traduko de moderna oseta rakonto de Ĝoni Ramonov „Revaz“ aperis en la unua numero de „Beletra Almanako“ por 2010. En la sama almanako aperis alia rakonto de la sama verkisto, „Ne. Ĉu vi?“ (februaro 2011).

Retlokoj

Mia blogo ĉe Amikeco.ru (nur ĝiaj Esperantaj enskriboj) — fine de la jaro 2007 mi maturiĝis kolekti miajn blogojn, antaŭe lokitaj ĉe blogaraj servoj LiveJournal kaj Diary.ru. Rezultiĝis leginde.

Доброе слово.ru — mia universitata amiko Robert venis al superba ideo pri interreta paĝaro, kie simplaj retumantoj povos ricevi helpon de profesiaj psikologoj senpage. Ekde septembro 2006, post duonjaro de tre sukcesa laboro, la projekto estas konservita pro manko de financado; eble ĝi iam reaperos en iu alia formo.

lingvo.info — Lingva Prismo. Iom da mia programado kaj HTML-igado. Ruslingva „post-traduko“ (precizigo de lingvistikaj aferoj) kaj kelkloka traduko el la angla al Esperanto. (Proksimume en 2015 la paĝaro estis plene renovigita, sen mia partopreno).

Ironau.ru — mi ŝatas la osetan lingvon kaj faras paĝaron pri ĝi. En la rusa kaj (iom) en la angla. En revuo „Monato“ komence de la jaro 2003 aperis mia artikolo pri la lingvo kaj la popolo. Sekvis ĝin artikolo en „La Ondo de Esperanto“ (novembro 2004), komencinta serion de artikoloj pri etnaj aŭtonomioj en la mondo. La dua artikolo estas tre leginda, kiel mi aŭdacas kredi. Al la ofta demando mi respondu anticipe: ne, mi ne estas etna oseto.

os.wikipedia.org — vidinte, ke Vikipedio ekkreskis lastatempe ankaŭ en malpli disvastiĝintaj lingvoj, mi ekigis ĝian osetan version. Sciu, ke lastatempe ne plu estas tre facile eki novan lingvan version de Vikipedio: la enciklopedia projekto iĝis treege populara kaj ĝiaj prizorgantoj estas troŝarĝitaj kaj nekapteblaj. Do, estis multe da laboro...

slavik.babil.komputilo.org — iom forlasita persona paĝaro, kun „spegulo“ esperant.chat.ru. Mi ankoraŭ ne pretas forigi ilin ambaŭ, ial. Tiun ĉe komputilo.org mi eĉ renovigas en la parto de biografioj (en la rusa).

e-novosti.info — ruslingva informilo pri Esperanto, kies redaktoro kaj TTT-mastro mi estas.

esperanto-kurso.ikso.net — kurso de Eo por ruslingvanoj, en kiu mi estas unu el la instruistoj. Surbaze de Kolker-lernolibro. Nun pri la paĝaro zorgas Igor Safonov kaj bone faras tion.

Lingvomania.info — subite ekfunkciinta ruslingva novaĵservo pri lingva diverseco kaj apartaj lingvoj. Mia amata kaj promesplena projekto, jam alligita al aktiva komunumo en socia reto VK.

Mashinki.info — ankoraŭ ne plenaktiva ruslingva paĝaro pri malpli grandaj aŭtoj. Mi estas kontraŭ persona transportado entute, nur bicikloj kaj malpli grandaj veturiloj povus esti kompromisaj de mia vidpunkto.

Папам.info — mia ruslingva projekto, kiun mi devis fari kadre de miaj ĵurnalismaj studoj ĉe la Peterburga Ŝtata Universitato. La paĝaro (sekundara rilate al la papera versio, kiu aspektas kiel kvarpaĝa ĵurnaleto) prezentas informon pri infanoj, nasko ktp. por vira celpubliko (kontraste al plejparto de similaj eldonoj, kiuj klare celas virinojn).

Родопы.ru — mi ŝatus fari ĉi tie paĝaron pri la Rodopa montaro (la bulgaria parto de ĝi). Legu en Esperanto miajn impresojn pri la vojaĝo tra Rodopoj; cetere mi povas peri ankaŭ vian viziton tien.

tejo.org/REJM — Ekde somero 2004 aliaj homoj zorgas pri ĝi; ŝajne ĝi ne funkcias nun, informoj pri la junulara parto de rusia movado estas ĉe REU.ru.

TEJO.ORG — mi partoprenis en HTML-igado kaj parte en rusigo de la antaŭa (la oranĝkolora, se iu memoras) versio. La nuna versio de la paĝaro estas tamen komplete nova, refarita „de nulo“, al ĝi mi ne plu havas rilaton.


Aktualas por oktobro 2016.