Sl. Ivanov, sinprezento

En TEJO-seminario. Värmland, Svedio, 2002.

Mi naskiĝis (1978) en Osetio (kaŭkazia respubliko en Rusio), kie mi ricevis bonan imagon pri tio, ke etna kaj lingva diverseco estas beno de la homaro. Mi ne estas etne oseto, sed loka gazetaro jam sukcesis nomi min “defendanto de la oseta lingvo” pro la paĝaro kun helpmaterialoj kaj didaktikaj tekstoj, kiun mi kreis. En la 2000-a jaro mi forlasis la naskiĝlandon, por ekstudi en Peterburgo. Nuntempe mi laboras kiel universitata instruisto kaj verkas disertaĵon pri lingvistiko.

Post eklerno de Esperanto en 1996 mi longe kaj pene serĉis parolantojn, kaj nur post du jaroj mi samtempe hazarde aŭdis radielsendon de Ĉina Radio Internacia kaj ekhavis aliron al Interreto — kaj tiel trovis esperantistojn. Do, mi estas persono, kiu laŭ sia propra sperto tre bone imagas, kiom gravas ekstera informado pri Esperanto.

Movade mi estas membro de TEJO kaj REJM (Rusia E-junularo); redaktas retan ruslingvan informilon «Esperanto novosti» (ĉ. 5.500 abonantoj, multaj vizitantoj al la paĝaro kaj forumo). Krome mi instruas Esperanton retpoŝte en grupo [esperanto-kurso] kaj ĉe lernu.net. Mi ankaŭ membras en krea grupo “Esperanto@Interreto” (i. a. kontribuis al la projekto lingvo.info).

Problemo de UEA, laŭ mia imago, estas ĝia «interneco». Mi jam dum kelkaj jaroj aktivas en la Movado, sed nur antaŭnelonge mi komencis eksciadi detalojn pri celaro kaj funkciado de la asocio, do mankas reklameca informo. Pri UEA mi ne ŝatas oftajn aludojn al iuj kaŝitaj konfliktoj. Mi volus, ke UEA estu multe pli komprenebla, travidebla kaj ankaŭ pli ofte sin montranta.

Mi fieras, ke mi membras en UEA, mondvasta neregistara organizo kun noblaj celoj. En UEA-komitato mi volas influi plej unue jenajn direktojn: informado, moderniĝo, multigo de allogaj servoj (por mi siatempe instigo membriĝi estis interesa faka seminario de TEJO kaj Esperanto@Interreto), oficialigo de instruprogramoj, kreo de malmultekostaj (aŭ eĉ senpagaj) aliĝmanieroj.

Komitatano Z, komentoj

La TEJO-aktivulo Slavik Ivanov estas la plej juna en nia kvaropo. Verŝajne, ankaŭ ekster Ruslando oni jam iom scias pri liaj meritoj en informado pri Esperanto. Ĉio indikas, ke pri tiu ĉi junulo ni ankoraŭ aŭdos multon. Al diskutoj pri informado en la Komitato li portus freŝajn ideojn kaj efektivan praktikan sperton. Kandidatas ankaŭ du aliaj TEJO-aktivuloj, sed mi prognozas por ili malpli da sukceso ol por Ivanov. Kiel zelotoj de jura sendependiĝo de TEJO ili ne povas kalkuli pri simpatio de pli aĝaj membroj, kiuj trovas la ideon pri tia malintegriĝo forpuŝa, ĉar ili vidas ĝin esprimi nur mallarĝajn interesojn de eŭropa provincismo. Ivanov ne havas tian balaston, male, li rikoltas simpation skribante pri sia fiero esti membro de UEA kaj pri ĝiaj noblaj celoj. Tio estas lingvaĵo, kiun ordinara membro de UEA ŝatas.
Resume: mi voĉdonos por ĉiuj kvar — kaj por du aliaj, kompreneble.

NB: Teksto de la sinprezento aperas sen la redakciaj ŝanĝoj de «LOdE» pro memkompreneblaj kialoj.
«La Ondo de Esperanto», Sl. Ivanov, 2004.