El ruslingva gazeto "Trud", 26a de oktobro 2000

Elrusigis Unar Ĥampalti-Travinskij
(la unua premio de literatura konkurso «Saliko»
por tradukita prozo, 2002)

RTF-dosiero, pakita per ZIP (17 Kb)

RINOCERA TAMBURO

 

Iraklij Kvirikadze estas fama kartvela scenaristo kaj reĝisoro, kiu nuntempe loĝas en Usono. Iraklij kaj lia edzino Nana Ĝorĝadze estas aŭtoroj de kinofilmoj «Vojaĝo de kamarado Stalin al Afriko», «1001 receptoj de amanta kulinaro» (kun Pjer Riŝar’), «Somero aŭ 27 ŝtelitaj kisoj» ka. Evidentiĝis, ke lastatempe Iraklij verkas ankaŭ prozon — sukozan, volupteman, eĉ (de ies vidpunkto) senhontan. Nu do... kaj mi decidis traduki unu rakonton.

U. Ĥ.-Travinskij

 

Iom pri mi, mia panjo Dezi kaj mortinta paĉjo Bazi

Nov-Jorko. El fenestroj de nia loĝejo en la Strato de Ĉasistoj videblas taluso, rapidantaj unu preter alia trajnoj de sabŭej[1], grizaj muroj de domoj, najbaraj balkonoj. Sur unu el ili ofte aperas ruĝhara knabino, kiun mi ial alnomis Van Gog. Ŝi rigardas miadirekten per okularioj de teatra binoklo kaj havas kutimon supren-levi sian manon, kiam ŝi vidas grimacon sur mia vizaĝo.

Mi nomiĝas David Bazi. Mi havas dekses jarojn, mi volas iĝi verkisto. La familinomon Bazi, mallongigon de Baziaŝvili,  mi heredis de paĉjo Avesalom, kartvela judo, kiu proksimume dudekon da jaroj antaŭen geedziĝis en Moskvo kun usona studentino kaj foriris kun ŝi al ŝia naskiĝlando.

Nia loĝejo en olda distrikto de Bruklin estas plena je pseŭdo-gotikaj mebloj. En infanaĝo mi ŝatis sidi en la ŝranko kun multkolora vitralo, precipe dum lecionoj de la kartvela. Paĉjo intense instruis al mi sian denaskan lingvon. Kartvelion — la patrion de paĉjo — mi kun penoj trovadis sur mapo de Eŭropo ie dekstre kaj sube, inter la maroj Nigra kaj Kaspia.

Antaŭ unu jaro paĉjo subite mortis. Li vekiĝis profundnokte, ekkantis kanton en sia lingvo kaj por ĉiam forlasis min kaj sian amatan edzinon Dezi.

Panjo okupiĝis en la kampo de balistiko. Antaŭnelonge ŝi perdis oficon, sed ĉiutage sidadis antaŭ komputilo, solvante problemojn de ruzaj spiralaĵoj de artileriaj obusoj. Tion ŝi faris pro sia plezuro kaj «por forgesi la obuson de Avesalom», kiel ŝi diris al sia kolegino telefone. Mi aŭdis kaj komprenis, kion aludis mia kvardekses-jara panjo.

Ĉiu-vendrede al panjo venadis germano Ulriĥ Ŝtraŭbe. Li sonorigis je nia pordo ĝuste je la sepa kaj kvardek minutoj. Panjo preparis taseton de kafo por li, ili kune foriris en ŝian ĉambron. Je la dekdua precize Ulriĥ Ŝtraŭbe foriradis. Oni povis kontroli horloĝojn laŭ li.

 

Alveno de parencoj el fora Kartvelio

Tage eksonoris porda sonorilo. Sur sojlo staris triopo. «Sinjorino Baziaŝvili?» Ili estis unuaj homoj en nia vivo, kiuj prononcis familinomon Baziaŝvili senerare, kaj ni, mi kaj panjo, tuj komprenis — estas niaj kaŭkaziaj geparencoj.

Pli proksime de la pordoj staris maljuna lamanta homo nomata Solomon. Apude — Karuzo, alta viro en blanka veltola pantalono. Post li — virineto kun timantaj okuloj — Sulamif. Mian atenton atraktis tatuo sur dekstra mano de Karuzo — majuskla litero «K». La kialo estis, ke matene televide oni disanoncis indicojn de iu, kiu mortigis rusan antikvaĵiston: «Alta, bluaj okuloj, malhela hararo, sur mano tatuita majuskla «K¿» Antaŭ mi staris preciza portreto de la suspektinto.

Ĵus ruiniĝis la Berlina muro. Homoj el «Orienta landaro» komencis moviĝi tra mondo. Ni ĉirkaŭbrakis niajn parencojn.

Karuzo evidentiĝis kvieta, kiel paska ŝafeto, edzo de timigita Sulamif. Ili venis al ni rekte el flughaveno. Mortigi laŭvoje la rusan antikvaĵiston Karuzo Baziaŝvili neniel sukcesintus — mi kontrolis en lia bileto tempon de aerbus-alflugo.

La judaj parencoj, kiuj estis eksterlande la unuan fojon, timetis eliri en straton, precipe post mia rakonto pri serĉata krimulo kun tatuita «K».

La parencoj klarigis, ke ili venis kiel turistoj, sed volas prezenti dokumentojn por konstanta loĝado en Usono. Dum la problemo solviĝas, ili bezonas sidi ie nur unu-du semajnojn. Ili sincere kaj naive kredis je tiu templimo, kaj ni nenion sciis pri enmigra leĝaro.

La parencoj atente aŭskultis kondiĉaron far panjo tipe de: «...ne ĵetu al necesabo neneceson, ne trouzu varman akvon en banejo — oni instalis kalkulilon, vespere ĉiuvendrede inter 7.40 kaj 12.00 pli dezirinde esti ekster la domo...», kaj poste ili ricevis permeson loĝi ĉe ni dum deko da tagoj.

Solomon, Sulamif kaj Karuzo revenadis nur post foriro de Ulriĥ Ŝtraŭbe. Sed li tutegale ial ekmalŝatis la alvenintojn, kvankam neniam ilin vidis.

Pasis dek tagoj. Al panjo ĝis tiu grado ekplaĉis nerazitaj kaŭkaziaj parencoj, ke ŝi permesis al ili loĝi ĝis solvo de siaj enmigraj problemoj — des pli ke tiu solvo ŝajnis ne esti «trans montaro».

Panjo telefon-diris al sia amikino Marion: «Ili estas tiaj ĝentilaj homoj — kvazaŭ spirito de Avesalom revenis hejmen. Kiu? Ulriĥ? Li foriris de mi. Li diras, ke de iliaj aĵoj la loĝejo odoras je ŝafoj kaj keroseno». Mi vagis tra loĝejo, flaris aeron, sed ne trovis tiujn odorojn. Kiel odoras keroseno mi tamen verdire ne sciis.

Post la unua ondo kurbatis la dua. Subite alveturis ankoraŭ tri kaŭkazianoj: Zipo Baziaŝvili, viandisto de Kutaisi-urba buĉejo; blindeta Genrieta, onklino de Avesalom mem; kaj nerekta parencino Flora, kiun mi ekamegis de la unua rigardo.

Iam mi eniris banejon, kies pordo estis nefermita, kaj konfuziĝis ekvidante miraklon far peniko de Engr. Ĉu vi memoras liajn banantinojn en turka banejo? Jen estis unu el ili. Ŝi amike ridetis al mi. Mi sven-falis, albatiĝante per kapo kontraŭ necesabo.

La lasta el la parencoj venis el fora Kartvelio Iosif.

 

Iosif kaj Flora

Iosif Baziaŝvili estis profesia luktisto. Cent kvardek kilogramoj da muskoloj, iom kovritaj de graseto, romana vizaĝ-profilo kaj larĝo de ŝultroj kaŭzis ravigon. La koro de Flora, mia kaŝa amatino, estis fordonita al tiu giganto.

Post apero de Iosif mi komencis senti deficiton de spaco kaj — kion mi sekretigu? — mi ege ĵaluzis.

Antaŭe Flora de temp’ al tempo leviĝis je la sesa matene, kiam mi solece matenmanĝis en kuirejo antaŭ foriro al lernejo. Ŝi sidadis kontraŭ mi, verŝis kafon por si. Butontruoj de ŝia ĥalato streĉiĝis malkovrante subitajn fragmentojn de elasta virina korpo. Nun tio ĉesis.

Dum la tagmanĝoj, kiuj kunvenigis ĉiujn loĝantojn de la «ruĝa komuno» (ŝerco de panjo) ĉe la sama tablo, Flora ne deflankigis okulojn de la luktisto. Tiu rakontadis neridindajn anekdotojn, kaj unufoje eldrinkis botelon da brando kaj faris edziĝproponon al Flora. Ŝi tuj konsentis.

Hejme ĉiuj ekparolis pri geedziĝo. Mi ne scias, ĉu iu vidis, kiel turmentiĝis mi pri la novaĵo. Ŝajne nur Flora komprenis mian staton.

Unu tagon ni ekveturis por naĝado ĉe Long-Ajlend. Karuzo jam laboris ie kiel ŝoforo kaj uzadis buseton de sia oficejo. La sabato estis nuboza. Nebulis. Antaŭ reveno mi iris al arbustaro por torde senakvigi mian pantaloneton, kaj duafoje subit-renkontis la nudan Floran. Ŝi faris ĝuste la samon, kion mi — senakvigis sian naĝkostumon. Mirinde, sed ŝi permesis al mi tuŝi sian mamon. Sed ne pli. Mi estis virgulo kaj ne sciis, kion endas fari kun nuda diino en arbustaro.

Knabino Van Gog enlogis min en sian loĝejon. Mi renkontis ŝin apud la ŝtupara pordo, ni ekkonversaciis, supreniris al la kvina etaĝo, kie ŝi loĝis. Mi diris, ke mi iĝos verkisto. Ŝi primokis min. Mi ofendiĝis kaj foriris, kvankam Van Gog staris apudlite en ununura mamzono.

 

Geedziĝo

La geedziĝo estis tre brua. Ial ĝi similis al la geedziĝoj el malnovaj blank-nigraj kinofilmoj. La fianĉino portis blankan vualon, kiun donacis mia panjo. La fianĉo ial razis sian kapon ĝisnude kaj nun similiĝis al Benito Mussolini.

La «komunanoj» amuziĝis, kantis, dancis siajn kaŭkaziajn dancojn. Lamanta Solomon flugis en aero, demonstrante ardan «lezginon[2]» per tute nekredeblaj saltoj. Flora kiel blanka cigno rotaciis inter malhela gotika meblo. La «komunanoj», kiuj la trian monaton loĝis en fremda lando sen mono, sen lingvo, en streĉo kaj timo, deĵetis de si nun ĉiujn pensojn kaj sentojn pri problemoj, impete, infane ĝojis kaj gajis.

«Kie la novedzoj dormos?» Tiu demando estis pridiskutata longe antaŭ la geedziĝo. Sep parencoj, panjo kaj mi pene lokiĝis dum simplaj tagoj sur litoj, dismeteblaj litoj kaj grandega malnova leda sofo. Tiun sofon oni enportis en la malgrandan ĉambron. Sur ĝi devis okazi la unua geedziĝa nokto de mia kaŝa amatino Flora.

La fianĉino nervozis. La fianĉo grincadis per dentoj. Videblis, kiel li malpaciencas resti kun la blanka cigno sur silkaj Ruzvelt-tempaj litkovriloj. Pro kio panjo sternis enbroditajn familiajn litkovrilojn?

Elloĝigitaj el la ĉambro Karuzo kaj Sulamif kuŝiĝis en koridoro. Ilin transpaŝadis kelkaj, kiuj ebrie neniel povis trankviliĝi. Finfine kantante kaj ŝutante hordeon kaj pizon oni akompaniis gefianĉojn ĝis la ĉambro. La longa tablo dezertiĝis. Venis silento. Mi penis aŭskulti sonojn el la ĉambro de geedziĝintoj. Sed sonoj ne estis.

Mi eliris al la balkono. Nov-Jorko dormis sub la flava lun’. Silentis stratoj, silentis reloj de sabŭej, silentis reklamoj, silentis vitrino de araba manĝejo. Post la vitrino du araboj ludis nardeon[3]. Kion faras Iosif kaj Flora? Mi volis enrigardi la vitropordon, sed mi ne aŭdacis. Ekaperis lamanta ombro de Solomon, sed min li ne notis kaj fiksis siajn okulojn en la vitron.

Matene, ĝis la apero de geedziĝintoj ĉe la komuna tablo, en ĉies okuloj legeblis la sama nekaŝata intereso: «Ĉu okazis? Sed kial tiel sensone?» Oni sciis (de la vortoj de Sulamif) ke Flora estis virgulino. Ankaŭ de Sulamif ĉiuj eksciis, ke la profesia luktisto ne sukcesis liberigi Floran de tiu ŝarĝo.

Unuafoje Iosif aspektis tiel senbrila kaj estingita. Li plendis pri la malfacila postebrieco, pelis min al apoteko por ke mi alportu «alka-zelcer».

La dua nokto similis al la unua. Ĉi-foje ne dormis jam la tuta komuno. La oreloj iĝis antenoj. Preskaŭ blinda Genrieta, kies aŭdkapablo estis bonega, kiel tiu de hundino, flustris al Zipo: «Li diras: Knabino, tie ĉe vi ĉio estas betonita!»

Zipo transinformis al Solomon, kiu kuŝis apude sur matraco: «Tiu dupo ne kapablas ŝin trui».

Tutan semajnon oni ne dormis en la strato de Ĉasistoj. Sulamif, al kiu kaŝe konfesis la virgulino, infomis la aliajn: «Li versimile ĉion havas en ordo, nur la erekcio estas iom velka». Genrieta ne komprenis la signifon de «iom velka erekcio», kaj Solomon klarigis por ŝi simple — «kiel kuirita nudelo». Sulamif, la plej multe scianta, daŭris sian parolon ĉe la familia konsilio: «La malbono estas, ke Flora ne povas lin enlasi».

Solomon vagis laŭ la koridoro, kolera, kun okuloj ruĝaj de nesatdormo, sorbis teon el kruĉo kaj flustris al si: «Tiajn knabinojn mi trahaŭlis po 20-30 dum somera sezono».

Panjo malŝatis la sovaĝecon, kun kiu oni traktis la problemon. Ŝi venigis Floran al kuracisto. La kuracisto ekzamenis ŝin kaj diagnozis: «La himeno apartenas al rara tipo. En medicino oni nomas ĝin «rinocera tamburo¿. Se ne estas fizike forta partnero, necesas kirurga operacio. La operacio estas nek serioza, nek simpla. Ne estas apendicito, — diris la kuracisto kaj nomis sumon de 1300 dolaroj, — Kaj por alilandanino sen asekuro — eĉ pli multe».

«Kiom?» — demandis panjo. Sekretariino de la kuracisto prikalkulis ĉion — 2255.

Kiam revenintaj hejmen panjo kaj Flora nomis la sumon, ĉiuj enfalis ŝokon.

Solomon: 2255 dolaroj?! Ĉu tio estas la plej humana kaj demokratia ŝtato en la mondo?!

Panjo: Mi havis bonan salajron, sed feliĉaj tempoj de balistiko pasis.

Finiĝis feliĉaj tempoj ankaǔ en la strato de Ĉasistoj. Iosif tiam foriris frumatene, revenadis nokte. Ofte li estis ebria. Unufoje ekis diboĉon, kriegis al Flora: «Vi entute nenion havas inter gamboj! Vi — kriplaĉulo! Vin indas en cirko montri!»

Duonblinda Genrieta decidis pripagi operacion. Ŝi volis preni el kaŝejo monon, kiun ŝi tenis por malbona tago. Tiun monon Zipo jam antaŭ longe malgajnis en kazino de Atlantik-siti. Genrieta nur ridis, kiam Zipo konfesis pri sia krimo. «Nu se tiel, do mem defloru ŝin!»

Kotizi po kiom kiu havis ne ebliĝis. Kutime silentema Karuzo kolere ekmonologis:

«Mi laboregas, ricevas cendojn, kial do mi devas pagi pro tio, ke iu grandega dupaĉo, pigrulo kaj drinkulo ne kapablas finfine ekfiki sian edzinon?!» Karuzo diris, ke li jam lacis dormi kun Sulamif en koridoro — des pli ke li regule plenumas siajn edzajn devojn. Sulamif kapjesis pravecon de sia edzo. Kaj rememorigis, ke ili cedis la sofon nur por tri edziniĝaj noktoj. Jam komenciĝas la dua semajno, sed rezultiĝas nek edziniĝa nokto, nek sofo.

«Se ŝi havas «rinoceran tamburon¿, — daŭrigis la parolon Karuzo, — enlitigu ŝin kun Solomon! Li truigos kaj ŝin, kaj la rinoceron, kaj la sofon dum unu minuto! Mi ja lin konas bone. Mi serioze parolas. Kaj por la knabino estos pli plezure — ne tranĉilo, ne segilo, ne martelo, kaj monon pagi ne necesas. Du mil ducent kvindek kvin dolarojn! Kiujn ni ne havas!»

En la buseto de Karuzo (kiam mi ne studis en mezlernejo, mi foje helpis al la ŝoforo trovi malfacilajn adresojn) mi eksciis kelkajn detalojn pri personeco de la kuzo de mia patro — Solomon Baziaŝvili.

 

Solomon

La sesdektrijara Solomon, malgraŭ sia lameco, en sia pli juna aĝo estis la plej elstara Don Juan sur la bordo de la Maro Nigra. Dum longaj jaroj li estis boatisto kaj savisto ĉe plaĝo de sanatorio, kiu apartenis al CK de KPSU. Tien venis gravaj kaj ne tre gravaj gvidantoj de la partio, tie ili ripozis, ekis ĉemarajn amaferojn, plifortiĝis kaj plivigliĝis. Boatiston Solomon-on konis ĉiuj kvar generacioj de la alta nomenklaturo de Ĥruŝĉova-Breĵnjeva-Andropova-Gorbaĉova epokoj. Precipe bone la lamantan dion de amoro konis edzinoj, fratinoj kaj filinoj de sovetiaj ĉefoj. Solomon havis pekon — li amoris nur por ia profito. Direktoro de la sanatorio, vaste konata Antonov, donis taskojn pri tio, kiun el la ripozantaj virinoj necesas veturigi al fora maro kaj donaci nerealan amon. Antonov uzis la amaferojn de partiaj edzinoj por iaj siaj sagacaj intrigoj.

Karuzo denove ekdisvolvis projekton pri defloro de Flora kun negrandaj financaj elspezoj. Mi rigardis la grizajn ĉielskrapantajn domojn tra buseta fenestro. Mian animon grategis katoj. Mi petis Karuzon stopigi la maŝinon, eliris kaj ne plu revenis al la buseto. Mi ploris unusola en la ŝtona arbaro. Kial mi tiel enamiĝis al tiu stultulino, al ŝia silkeca haŭto, al la bluaj senpensaj okuloj, al idioteca provinceska frizaĵo, al la konstante iom malsekaj akseloj, al tute nekonata por mi loko inter ŝiaj gamboj, kie kaŝiĝas la enigma «rinocera tamburo»?

Mi revenis hejmen piedire kaj pensis: «Sufiĉas! Ĉiujn judajn parencojn — for! Estas delirad’! Mia panjo aĉetas por stulta Flora la fianĉinan vualon, dum mi kurieras por centkvardekkilograma impotento! «David, kara, aĉetu por mi alka-zeltzer'. Mi, la estonta famega verkisto David Bazi, surbicikliĝas kaj rapidas al apotek'. Fino. Sufiĉas. For!!!»

Plenplena je batal-soifo mi iris laŭ Bruklin kaj subite ekvidis tian bildon: Iosif transiras la straton, post li viciĝis kvar strataj klaŭnoj, mokkopiante irmanieron kaj malĝojan mienon de la giganto. La vido estis tre ridinda. Iosif certe ne suspektis la ekziston de la vosto kaj ne komprenis, kial la enstrata amaso ridas. La tragedio de Iosif legeblis ne tiom en lia vizaĝo mem, kiom en la vizaĝoj de la klaŭnoj, moktroigantaj lian staton. En la amaso mi ekvidis maldikegan figuron de Van Gog. Ŝi ĵetis sin al mi kaj kisegis min.

Van Gog: Aŭskultu, stultulo, mi disvestiĝis antaŭ vi, pensis, ke ni amoros. Mi volis vin mirigi, farbis harojn verde.

Mi rigardis al Van Gog. Ŝi estis, kiel ĉiam, ruĝhara.

Van Gog: Verkisto! Vi tute ne estas observisto! Harojn ne sur la kapo.

Van Gog batis per manplato sian ĝinson iom sube de duonfermita maldika zono.

Van Gog: Regalu min per glaciaĵo.

La vosto post Iosif disfalis per si mem, ĉar spektantoj perdis tutan intereson al la giganto. Mi aĉetis glaciaĵon kaj ial rakontis al Van Gog ĉion pri Iosif kaj Flora. Van Gog evidentiĝis vere erudicia. Ŝi komencis konsideri la problemon de liberigo de virgeco kiel historiisto.

 

Ĉina monaĥo

— Via Solomon povas ludi rolon de ĉina monaĥo. En Ĉinio monaĥoj vagis de vilaĝeto al vilaĝeto kaj pro mono malvirgigis junulinojn. Se dum edziĝfesto la fianĉino evidentiĝis virga, la indignanta fianĉo vokis deĵorantan monaĥon kaj la lasta faris la malpuran laboraĉon kontraŭ jam duobla pago.

Ni manĝis glaciaĵon kaj ridis. Mi imagis lamantan Solomon-on, sidantan surazene en kimono tenante ĉinan ombrelon. Poste mi vidis min surazene kaj en kimono. Vidis, kiel Genrieta kaj Sulamif banas Floran en kupra pelvo, pretigas liton por mia veno.

Mi gravece eligis la kajeron, en kiun mi skribas necesajn frazojn kaj skizojn, kaj notis: «Ĉina monaĥo tenas penison en infuzo de kamomilo, eŭkalipto kaj lavendo». Kaj alskribis: «Kimono, azeno».

Van Gog eniris vendejon «Dizel», aĉetis ian butonon kaj daŭris la temon.

— Kaj en antikva Hindio oni malvirgigis en temploj. En la sudo de la lando restis temploj kun ŝtonaj statuoj. Ne memoras mi nomon de la dio, sed sur genuojn de lia statuo oni sidigis virgulinon, ŝin eniĝis ŝtona peniso de la dio, kaj ajna himeno — tamburo aŭ ne tamburo — disŝiriĝis. Veturigi vian Floran al Penĝab, mi kredas, estas pli multekoste ol 2255 dolaroj.

Tiel intelekte konversaciante ni ĝisiris la domon de Van Gog. «Kaj vi, kiel vi perdis?..» — demandis mi ne nominte la objekton de la perdo, sed tuj ricevis respondon: «Ho, jam antaŭ longe, dum diskoteko, mi jam ne memoras kun kiu. Ĉu vi supreniras?» Mi ŝajnigis, ke mi tre rapidas. «Ĉu vi tre amas vian azianinon?» Mi ne respondis.

Hejme en la kuirejo sidis sole panjo. En sia mano ŝi tenis pistolon kaj kun intereso ĝin pririgardis. «Maŭzer, 1919-a jaro, mirinde profesia pafilo. Mi trovis ĝin sub la sofo. Kiu kaŝis? Kaj por kiu celo?» — demandis panjo min. Responde mi diris, ke necesas pelegi ĉiujn kaŭkazianojn. Vido de la pistolo renaskis en mi ondon de rasismo: «Panjo, vi nutras ĉiujn tiujn senfarulojn Baziaŝvili. Ĉu vi ne vidas mem? En la granda Nov-Jorko ni ja loĝas en organizita far judoj eta hejma koncentrejo».

«Ne aŭdacu tiel diri!» — ekindignis panjo kaj jam ne unuan fojon komencis paroli pri paĉjo Avesalom, kiu vivis laŭ Biblia ordono «Amu vian proksimulon» ktp. Mi ekridis. «Li adultis, panjo! En la baleta lernejo antaŭ Nov-Jar-festo li ŝlosis sin en la ŝranko kun instruistino pri elasteco Monika Bejlis». Kial mi estas tia senkompata senvualiganto de malvirtoj? Parencoj malbenis Tomas-on Vulf-on, kiam li priskribis ilin kun tuta ilia aĉeco en sia romano.

Venis Flora. Dio mia! Mi amas ŝin! Kial ne estas mi ĉina monaĥo? Aŭ eble deflori ŝin per pafiltubo de «Maŭzer»? Mi eliris al balkono por malvarmigi mian tiom inflamitan cerbon. Inter ni ja estas nur kvinjara diferenco, kiel inter Ĵorĵ Sand kaj Ŝopen[4]. Mi staris sur balkono kaj flustris: «Mi amas, amas!» Bruege preterpasis metrotrajno. Mi turnis min kaj vidis en la fenestro de malgranda ĉambro la grandan sofon kaj Floran, fortirantan de si la robon. Aperis malbelaj satenaj pantaloneto kaj mamzono. Ankoraŭ unu movo de ŝiaj manoj, kaj la malbela mamzono falis al la sofo...

La duonblinda Genrieta sin komisiis persvadi Floran pasigi kvin minutojn kun Solomon. Temis pri elekto inter 2255 verdaj banknotoj kaj kvin minutoj kun fermitaj okuloj, post kiuj ŝi, malferminte okulojn, estos jam en la mondo de feliĉo kaj harmonio. La pistolo de Iosif (evidentiĝis, ke ĝuste li alportis ĝin) timigis Genrieta-n. Ŝi aŭdis (ŝi ja bone aŭdis!) liajn ĝemojn en necesejo kaj ĉanklakojn. Genrieta asertis, ke ploranta Iosif metis la «Maŭzer»-on en la buŝon kaj dirinte «Mi estas plena merdaĉ’» premis ellasilon. La profesia pafilo pafrifuzis.

Flora svenis. Estis ŝia unua reago de la rakonto pri «Maŭzer». Post glaso da malvarma akvo ŝi silente aŭskultis la «solomonan» proponon, kiun Genrieta rerakontis siastile: «Tio estas simple — kiel piko al fingro. Kiel klistero — ne pli. Solomon amas vin kiel nevinon. Li bedaŭras nin ĉiujn kaj, ĉefe, vi ja komprenas, kia grandega mono estas du mil ducent kvindek kvin dolaroj!» Pri la Flora okazis misdigesto. Post longa foresto ŝi revenis, sidiĝis sur la sofon kaj diris: «Mi konsentas». De tiu tago Solomon komencis leviĝi je la sesa matene, halter-ekzercis sin, kiel dum bonaj tagoj kiam li estis boatisto kaj savisto. Dum tagmanĝoj li prenis unu kroman pecon da viando. Ĉiuj komprenis — tiel necesas. Solomon bezonis reakiri intan forton.

Ŝipa promeno laŭ Gudzon

Kion vidis Genrieta desur la ferdeko de promena vaporŝipo? Tenante perlamotan teatran binoklon ĉe okuloj ŝi ekster ajna logiko komencis paroli: «Mia patro Kvazimodo sturmis Rejĥstagon[5]. Iosif Vissarionoviĉ Stalin volis lin komisii starigi ruĝan flagon sur la tegmento de Rejĥstag, sed Berija estis kontraŭ. Li faris tiel, ke la flagon starigis parenco de Berija — Kantarija. Berija flustris al Stalin: «Ĉu eblas, ke la flagon de soveta venko portu judo, des pli nomata Kvazimodo?¿ Kaj tamen mia paĉjo estis fiero de la armeo. Iosif apud li estus mukulo». Iosif silente rigardis Nov-Jorkon, verdan akvon de Gudzon.

Flora ne ĉeestis. Matene ŝi sufiĉe arte ŝajnigis malbonan sanstaton kaj ne partoprenis la perŝipan promenon, kvankam igis Iosifon promeni kun la aliaj. Lamanta Solomon devis nenotite eliri ĉe iu el laŭvojaj ŝipkajoj kaj reveni hejmen per sabŭej. Laŭ projekto la medicin-amora procedo okazos proksimume je la unua tage.

Ankaŭ mi ne promenis per la ŝipo, dirinte, ke mi havas urĝajn aferojn. Panjo sciis, ke ĉiun semajnfinon mi iris al klubejo, kie oni multe parolas pri Ĉe Gevara[6], aŭskultas muzikon de Bob Marlej.

Miaj kaŭkaziaj geparencoj iel tre bone interkomunikiĝis kun mia panjo Dezi sen la scio de lingvo. Post la tedega ekzisto sen Avesalom sed kun Ulriĥ Ŝtraŭbe mia panjo denove disfloris kun la frenezaj geparencoj de sia forpasinta edzo. Tion neniu povis kompreni — nek ŝiaj eks-kunlabrorantoj, nek ŝiaj amikinoj. Ĉio, kio nun okazis en vivo de mia panjo, estis tre ne-usoneske. Toleri ĉiutage naŭ homojn ĉe la tablo, kuiri spicplenajn kartvelajn manĝaĵojn kun Genrieta, kuradi al  malmultekostaj disvendoj de vestaĵoj kun Sulamif, kolekti en la kampoj de Long-Ajlend sovaĝajn berojn por konfitaĵo — neniu el sin estimantaj specialistoj pri balistiko povis tiel pasigi sian tempon.

«Kiel vi toleras, ke fremdaj homoj loĝas ĉe vi kaj difektas viajn meblojn?» — demandis Eleonora Marŝall, majstro pri trajektorioj kaj preciza celado al moviĝantaj celoj. «Tio estas nur dume, — pravigis sin panjo, — oni baldaŭ donos loĝejon por ili».

Je la dekdua mi atente malfermis pordon de nia loĝejo. Estis suspektinde silente. Mi ĉirkaŭiris ĉiujn ĉambrojn. Mi haltis kontraŭ la spegulo. Al mi rigardis mia spegula identulo David Bazi — mezstatura, sufiĉe densa, krisphara, kun fortika mentono kaj timigitaj okuloj de bovido.

Mi malfermis la pordon de banĉambro. Flora staris ene de nubo el varmega vaporo. Mi ne svenis. Antaŭ mia veno mi preparis frazon, kiun mi dirontus al Flora, sed tiu, kiun mi fine eldiris, estis neatendita eĉ por mi mem:

      Flora, ĉu mi duŝu?

Flora forturniĝis al blankega muro. Mi longe rigardis ŝiajn malsekajn, varmegajn, ruĝajn gluteojn. Eterno pasis. Same kiel en filmo de Endi Ŭorhol, kie dum horo oni montras senmovecon de vira kaj virina korpoj. Kaj subite la voĉo: «David, mi ne volas oldan Solomon-on. Iru kun mi.»

Ŝancele ni iris, sufokantaj de nenecesa kiso, ĝis la malgranda ĉambro. Mi nomas la kison nenecesa, ĉar kaj mi kaj Flora volis tute alion. Ni bezonis sofon. Jen ĝi. Flora kutimgeste disigis siajn gambojn, submetinte siajn pugnetojn sub gluteojn.

Poste estis kriego. Du virguloj sammomente malvirgiĝis. Ni ne aŭdis, kiam kaj kiel venis Solomon. Ni ne vidis lin dum li silente rigardis nin. Evidente ni blindiĝis. Ni kuradis nudaj laŭ la loĝejo, ni amoris ĉe fridujo, poste ni avide manĝis tomatojn kaj trinkis ŝvepson, poste ni amoris sur tablo, poste ĉe vestpendilo. Ni diris unu al la alia diversajn stultaĵojn kaj ne notis la oldan homon, kiu sidis sur seĝo apud piano «Bekker». Poste ni kontrolis horloĝon kaj rememoris, ke la promenantoj preskaŭ tuj revenos. Flora denove kuŝiĝis sur la sofon, pendis sian kapon per ia skarpo. Okuloj de Flora denove malheliĝis. Ŝi reprenis la rolon de la malsana. Mi diris al ŝi: «Flora, estu mia edzino. Mi amos vin eterne. Mi iĝos granda kaj riĉa homo, kiel Pol Hetti. Vi havos multe da mono. Vi vidos min en televedilo.» Ne ŝanĝante esprimon de siaj okuloj ŝi respondis: «Hetti estis ege avara. Kaj krome mi tre-tre-tre amas Iosif-on».

La olda lamanta Solomon daŭre sidis ĉe la piano, mi foriris kaj ankoraŭ foje ne notis lin. Kaj post dudek minutoj revenis la promenintoj. Gajaj, viglaj, kun botelo da vino. Genrieta kaj panjo estis kun kampaj floroj. Ili ekvidis Solomon-on kaj miris je lia malgaja aspekto. Zipo geste demandis: «Nu kiel?» Solomon respondis: «Normale». Laŭ sekretaj ĉifroj la virinoj eksciis, ke ĉio rezultiĝis laŭ la plej bona varianto. Kaj Flora, kaj Solomon pri mi silentis.

Ĉi-nokte Iosif triumfis. La cent tridek sepa provo ataki Floron tute neatendite kronitis per sukceso. Matene ĉiuj estis en tre bona humoro. Iosif bicepsumis, publike sonbatis postaĵon de Flora, formanĝis kvar ovojn. Li afektis heroon.

«Knaĉjo! — diris Iosif al mi, kvazaŭ al eta Mikki Maŭs, — eble vi alportu gazeton. Hieraŭ estis grandega loterio. Mi havas ian antaŭsenton...» La antaŭsento evidentiĝis ĝusta. Li gajnis deksep milojn da dolaroj. El ses ciferoj li ne divenis nur unun. Estas nefacile priskribi la ĝojon en la «ruĝa komuno». Iosif, akirinte monon, iĝis mirinde malavara. Baziaŝvili festis la venkon dum kvar tagoj. Dum noktoj Flora ĝemis enbrakigita de la sukcesiva edzo.

Proksimis vintro. Miaj geparencoj komencis loĝiĝi aliloken. Nov-Jorko subite komencis ĵeti pecetojn da prospero al ili ĉiuj. Karuzo kaj Sulamif trovis laboron en garaĝo. La garaĝestro igis Karuzon kunposedanto de la garaĝo. Solomon renkontis riĉan mastrinon de manĝejo. La mastrino estis arabino kaj vidvino. Mi ofte vizitis ilin kaj manĝis bongustan kebab-on. Unufoje la arabino, alportante kafon por mi, mallaŭte diris: «Laŭ diroj de Solomon vi estas granda seksmeno». En la nigraj okuloj de la arabino mi vidis amdolĉan alvokon. Iosif komencis stiri grandegajn kargoaŭtojn. Li ekhavis loĝejon, multekostan horloĝon, nigrajn okulvitrojn. Se li havus plu cigaron inter dentoj, ŝelkon kaj lakitajn ŝuojn — estus identa mafiano-siciliano.

En Nov-Jorko neĝis. Nia loĝejo malpleniĝis. Revenis silento. Nur duonblinda Genrieta, kiun oni lasis por nia memoro, enŝaltadis televidilon, sidadis tre proksime, ĉe la ekrano mem, kaj atente spektis heroojn de sapon-operoj, aŭskultis ŝtatestrojn kaj pafojn de teroristoj.

Neĝis, kiam Solomon eliris el la araba manĝejo. Li volis transiri la straton. Iu pafis el preterveturanta aŭto. Solomon falis en neĝon. Ĉiuj diris, ke araboj ne eltenis ofendon per geedziĝo de judo kaj vidva arabino. Panjo prenis de siaj konatuloj en polico rezultojn de ekzpertizo: «Maŭzer, — ŝi diris tuj post la rigardo al pafdiagramo, — Ĝuste tiel mi pensis.» Kiam dum entombigo de Solomon mi rigardis al la edzo de graveda belulino Flora, mi komprenis kion panjo aludis. Pli certe — kiun. Onidiroj pri seksum-savanto Solomon, evidente, atingis orelojn de Iosif.

Flora naskis ĝemelojn.

Vendrede je kvardek minutoj post la sepa revenis Ulriĥ Ŝtraŭbe.

Vivo denove iĝis kvieta kaj malrapida. Unu tagon panjo faris grandan ordigon en la loĝejo kaj en unu el pseŭdogotikaj ŝrankoj trovis albumon kun antikvaj familiaj fotaĵoj. Genrieta longe priesploris unu fotaĵon per lupeo kaj poste demandis «Kiu estas?» montrante fingre al mia paĉjo Avesalom.

      Nia Avesalom, — mirinte respondis panjo.

      Tiu ĉi? Ne. La nia estis maldika. Kaj mankis duono de orelo... Ĉu li rakontis al vi, kiel li ĉasis leporojn kaj forpafis duonon de sia orelo?

      Kiuj leporoj? Li ja okulvitrojn portis plus ses. Kaj oreloj nedifektitaj. Ĉu, David?

Ankaŭ mi memoris du tute normalajn orelojn de paĉjo.

Genrieta ankoraŭ pliproksimigis la fotaĵon al siaj okuloj.

— Jes, nedifektitas. La unuan fojon mi vidas la homon. Li ne estas nia familiano, — konkludis ŝi firme.

Panjo ekridegis.

Genrieta time eksilentis, konsciinte tutan seriozecon de la eltrovo. Poste ŝi alpremis la fremdan fotaĵon al sia brusto kaj ekploris. Ruiniĝo de parencaj ligoj senigis ŝin je ĉiuj rajtoj por loĝado inter pseŭdogotika meblaro.

      Bone, — diris panjo, — iru ni vespermanĝi.

Mi eliris al balkono. Neĝis. Estis silente en la strato de Ĉasistoj. Van Gog sendis faksmesaĝon:
«Stultuĉjo, kial vi malvarmas sur balkon’? Mi refarbis min. Venu kaj rigardu».

 



[1] Subway [sabŭej] — Nov-Jorka metroo.

[2] Lezgino ( lezginka) — rapidtempa kaŭkazia danco.

[3] Nardeo ( narde) — populara en orientaj landoj surtabla ludo, simila al angla “backgammons».

[4] Chopin [ŝopen] — en Eŭropo pli kutima skribo de la familinomo.

[5]Rejĥstag — kutima rusa prononco de germana vorto «Reichstag» — estrarsidejo de Hitlera Germanio.

[6] Che Guevara, fama sud-amerika revoluciisto, dum kelka tempo estis ano de Kuba registaro. Mortigitas en Bolivia gxangalo.

RTF-dosiero, pakita per ZIP (17 Kb)

Al la sinprezento de la ikso Unar Slavik